Soneto akra ambaŭflanke
spitemo devas esti vigla 
mi estas antiNATOanto 
ne Miloŝeviĉ apoganto 
diferenco estas tutrigla 

prijuĝo laŭ "aŭ... aŭ..."-principo 
ŝajnas sinteno primitiva
unuflanke malobjektiva  
kaj kruda pense anticipo 

damaĝo por Serboj - mi triste 
staras sur flanko de batitaj 
banditojn mi mokas persiste 

iu klaŭno amerikana 
ludas sur scenoj kompromitaj 
lia agado restas vana 
Zuriko, la 16an de julio 1999