Soneto pri ĉielvestiblo
iu metis malriĉajn domojn 
en riĉan komponon de belo 
forgesis pro vivaj ŝanceloj 
kaj transformis kelkajn atomojn 

eĉ en taverno sub platano 
indiĝenaj emerituloj 
drinkante ne pensas pri nuloj 
je vinplena kruĉo en mano 

ĉe ĉiu muro flordivano 
belaj odoroj nin konfuzas 
gvidas al sorĉista kabano 

blanka ŝtuparo ĉe atrio 
ĉielan eniron rifuzas 
pro diablo kun eŭforio 
Skopelos, la 19an de julio 1999