Soneto pri spuroj de poloj
Jan Zieliński akribis gvidlibron 
"Spuroj de poloj en Svislando" 
premiere venis marĉandoj 
kaj elvokis nacian vibron 

Dio donacis sunveteron 
bongustis polaj kuiraĵoj 
mastro parolis pri artaĵoj 
ankaŭ mezuris karieron 

tiu verko estas fascina 
ĉar majstro kaŝigis hontaĵojn 
tiu salto estis orcina 

ni fermu tro spertajn okulojn 
kaj ne rigardu malpuraĵojn 
aŭ alie etajn makulojn
Zuriko, la 3an de julio 1999