Soneto esperantiuma
universa Esperantio 
ekzistas ne pro praktikeco 
sed pro interesa multspeco 
kaj egalecogarantio 

fenomeno malkomparebla 
ĉar tiu grupiĝa valoro 
ne estas genta diasporo 
kaj pro tio ne estas febla 

sufiĉas iom lingvon koni 
kaj voli tute senkondiĉe 
por iu parolon proponi 

tiel nomataj aktivecoj 
kiam homo fartas feliĉe 
fariĝas eĉ ĉiutagecoj 
Zuriko, la 6an de julio 1999