Soneto pri nobelarĉefo
Konfedero de Pola Krono 
tiel nomiĝas nobelaro 
je politiko filistraro 
kun mia frato en la fono 

okazis antaŭ unu jaro 
kaj nun mi vidas atestilon 
kiu signifas malutilon 
mi prenis tion kun amaro 

oni povas diri "ludado" 
ne - ili agas serioze 
estas ambicia agado 

ĉu mia frato estos reĝo? 
li povus aŭguri prognoze 
pripensante pri nova leĝo  
 
Zuriko, la 8an de julio 1999