esti laca pro troa manĝo sciante ke homoj malsatas kaj severan vivon trabatas ne estas nobela aranĝo tempo haltis dum tertremado kaj restas daŭre en ruinoj preĝejo staras - pop' sub pinoj senesperiĝas en preĝado en Glossa restis multaĝuloj kaj nur ili sidas sub arbo babilante pri feliĉuloj nigra birdo sidas sur branĉo grakas pri nova morta varbo baldaŭ dum venonta dimanĉo