Soneto malantaŭ eklipso
mi eklipson ne volis vidi 
ĉar mi devis skribi sonetojn 
tiam mi forigis apertojn 
al io ajn kaj devis sidi 

placo de sankta Atanazo 
entute ne homamasiĝis 
neniu pro tio negleĝis 
loko restis paca oazo 

eble morgaŭ aŭ la dektrian 
kiam estos certe vendredo 
mi faros ion averian 

eble ekestos konsterniĝo 
kaj min trovos pruda obsedo 
forlasos min ankaŭ prestiĝo 
Skopelos, la 11an de aŭgusto 1999