Soneto kun la nova sceno
niaj najbaroj ĉiam krias 
kaj en knajpo bruas muziko 
vid'-al-vide l' sama apliko 
tiel Skopelos averias 

anstataŭ kuloj pikas muŝoj 
kiujn oni ne povas vidi 
sed sentegi kaj ne likvidi 
kun ili ne eblas kortuŝoj 

trovante feriajn valorojn 
ni ludas kartojn - pro enuo 
mi trovas malĝustajn kolorojn 

ĉiupaŝe alvenas sceno 
adekvata por nia duo 
aŭdi nokturnojn de Ŝopeno 
Skopelos, la 12an de aŭgusto 1999