Soneto pri fina bedaŭro
la dektrian ankaŭ vendrede 
okazis kelkaj unikaĵoj 
ekzemple ravoj ĉe artaĵoj 
kiuj frue aspektis tede 

antaŭ fino laŭ la kutimo 
oni devas ĉion enpaki 
kaj lastan kuiraĵon baki 
nia esto strebas al limo 

lastfoje sur sovaĝa plaĝo 
kun belaj piniaj odoroj 
ĉio lasta estas domaĝo 

bluo ŝanĝiĝos al grizeco 
restos verŝajne metaforoj 
kaj memoro por multalteco 
Skopelos, la 14an de aŭgusto 1999