Soneto pri la nobla morto
kortuŝiga filmo pri morto 
malrapida nobla konscia 
atendite malemocia 
sed necesa laŭ propra sorto 

la mondo ĉirkaŭ la mortanto 
estis eĉ pli bela ol vivo 
kiu faladis sur deklivo 
ĉio ridis al foriranto 

edzino estis pacienca 
zorgeman helpon oferanta 
amanta ankaŭ indulgenca 

cindrojn disŝutis en ĝardeno 
parencoj - akto estis hanta 
tamen sen kondolenca ĝeno 

Zuriko, la 17an de aŭgusto 1999