Soneto kun balonetŝvebo
najbarinon vizitis filo 
unufoje post tridek jaroj 
perdita inter kontraŭstaroj 
fremdlingve venis al trankvilo 

patrino rigardas lin kore 
sed ne komprenas paroladon 
kaj li ne komprenas persvadon 
estas agrable sed malmore 

ili eltrinkis nigran teon 
manĝante kornbulkojn kaj kukojn 
li diris ke havis paneon 

sed ŝi tion ne volis aŭdi 
rigardante balonkondukojn 
ĉar ŝi emis ŝvebon aplaŭdi 
Zuriko, la 19an de aŭgusto 1999