Soneto pri gloro de timo
nokte frakasadis aeron 
pluvego kun frenezaj dondroj 
iom doloris hipokondroj 
kaŭze ĉar mi trinkis bieron 

tago estis morna kaj pigra 
kartoj malfeliĉe ordiĝis 
nur jaĥtoj sur maro veliĝis 
regatae ĝis nokto nigra 

en knajpo oni mendis vinon 
por sportistoj - neniu trinkis 
eĉ guton montrante obstinon 

apuda diskuto pri NATO 
ne ĉiujn profunde konvinkis 
ke rondo ekestus kvadrato
Skopelos, la 2an de aŭgusto 1999