kiel foriras utopioj en sendependa historio tiel etiĝas eŭforio pri la eŭropaj idilioj sed ĉiufoje io restas "libero" "egalo" "frateco" eĉ kamuflita doktrineco kiu nin danĝere molestas ankaŭ nuna kapitalismo de ne plu ekzistanta mito venis kiel socialismo tre modeste aŭ malhumile disvolviĝas nia hezito sango fluas ĉiam simile