Soneto kun nuptoimago
Aneta kaj Paŭlo edziĝas 
deziroj estas evidentaj 
por ke ili estu prudentaj 
ili certe jam feliĉiĝas 

mi volis tamen mi ne povis 
veturi al ilia nupto 
decido venis en abrupto 
per imago mi ilin trovis 

en preĝejo kie Kristina 
kaj Rikardo sidas stresitaj 
etoso fariĝas destina  

poste "ankoraŭ unu guton..." 
kantas nuptogastoj ŝvititaj 
kaj gvidas pri vivo disputon 
Zuriko, la 21an de aŭgusto 1999