Soneto pri nostalgiado
"kie vi amata troviĝas 
kaj kiu viajn fingrojn kisas?"
kantas indiĝenoj kaj splisas 
iamaj romancoj disiĝas 

ili nomiĝas romantikaj 
suspirante al pasinteco 
ili dronas en kortuŝeco 
sed ne plu estas ekzotikaj 

al la sama knajpo alvenas 
sur la samaj seĝoj sidiĝas 
nostalgion preskaŭ eltenas 

se iu subite forpasas 
tiam ili plore tristiĝas 
poste sin mem en vico plasas  
Skopelos, la 3an de aŭgusto 1999