Soneto pri lingvoprefero
la franca sonas serioze 
la itala mole kaj kante 
la romanĉa hierofante 
la germana tre furioze 

mi ne povas interrilati 
je mia propra lingvo pola 
kiu estas por mi petola 
pri tio mi devas konstati 

restis por mi miaj poemoj 
kiel atesto pri poleco 
eĉ pri polaj diversaj temoj 

eĉ se mi vidas horizontojn 
de l' ĝusta universaleco 
mi ne detruas polajn pontojn 
Skopelos, la 5an de aŭgusto 1999