Soneto sen principdemandoj
moralo ne estas tabuo 
kaj ne mezuriĝas valore 
estas realaĵo fervore 
ligita kun pensrestituo 

filozofo diros pri ŝanĝo 
sociologo pri amaso 
dum ideologia straso 
briletas proksime de manĝo 

se vi ion kaze surtretos 
vi tuj rigardos ĉiuflanke 
kaj je kanonoj vi ne pretos 

se vi forviŝoŝ tion kaŝe 
fetoron vi eksentos branke 
ankoraŭ longe ĉiupaŝe
Skopelos, la 6an de aŭgusto 1999