Soneto pri malaĉeteco
verkado estas frenezado 
ligita kun daŭra hezito 
ĉe evito de hipokrito 
venas interna turmentado 

tio estas malaĉetebla 
ĉar neniu povas aĉeti 
miajn opiniojn nur treti 
animon kiu estas febla 

Esperanto Sonas Poeme 
estas la unua eldono 
kiu dissendiĝas "poteme" 

mi scias ke iu min aŭdas 
kun opono aŭ kun propono 
tamen pro ĉeesto aplaŭdas 
Zuriko, la 14an de septembro 1999