Soneto televidmania
sidas senĉese antaŭ kesto 
ne legas ĉar legado nocas 
kaj en teatro li ferocas 
nur televidas lia esto 

imponas lin akrajn enhavojn 
se iu pafas aŭ turmentas 
aŭ pri fremda monujo sentas 
kaj sen skrupoloj uzas glavojn 

tiu perilo por amaso 
havas ankaŭ pozitivaĵojn 
ĉar ne protestas teleklaso 

dum rigardado oni dormas 
ĉar matene sonas vekaĵojn 
kaj novan tagon same formas 
Zuriko, la 15an de septembro 1999