Soneto iniciativa
sur Stüssihofstatt ĉe kolono 
okazos poeta barĉado 
kun almenaŭ unu balado 
kaj kun sono de saksofono 

okazas ofte nekredeble 
se teatro vivon postiras 
tiam homoj komplike miras 
realeco aspektas feble 

neelvoluinta persono 
sidas en televidstudio 
kun nova socia propono 

ĉiutaginiciativo 
estas kutimo en Svisio
por li tio estas motivo 
Zuriko, la 16an de septembro 1999