Soneto kun cigna tristkanto
dia juĝo estas sekreta 
sed mi mortu kun saĝa volo 
por ke estu ŝerca petolo 
kaj ne tristo antaŭe preta 

Barbara ŝutos miajn cindrojn 
tien kie mi ofte ridis 
dum mi belan pejzaĝon vidis 
por kanti ŝi invitos cignojn 

neniu aŭdos tiujn kantojn 
ĉar ili estas sensignifaj 
tamen dispelos funebrantojn 

neniu min rajtas distingi 
postmorte per ordenoj grifaj 
cigna kanto devas estingi 
Zuriko, la 20an de septembro 1999