Soneto disreva sen libroj
li revenas de Varsovio 
sen libroj pri kiuj mi revis 
redonante monon li levis 
manon sed sen "Purgatorio" 

oni ankoraŭ ne represis 
ĉar presisto estis ebria 
okazis sceno averia 
"morgaŭ aŭ postmorgaŭ" li jesis 

ne diru "hop" ĝis vi ne saltos 
diras eĉ tro ŝerca proverbo 
ĉar post tiu "hop" vi ne haltos 

Teatron STOK ni preterpasas 
tuj toston kreas mia cerbo 
kaj baldaŭ mi aŭton forlasas 
Zuriko, la 30an de septembro 1999