Soneto pri spektaklretiro
dimanĉe ni ne al preĝejo 
iras sed al verkistkunveno 
certe sen mia aparteno 
mi farus ion en loĝejo 

do mi iros sed sen parolo 
Hans-Christian montros kelkajn bildojn 
kaj mi tralegos vortajn ŝildojn 
tion eltenos mia volo 

mi nuligis teatrspektaklon 
kial ne tiun renkontiĝon
ĉu mi venkos tiun obstaklon? 

verŝajne ekestus skandalo 
mi ne perdus mian prestiĝon 
ĉar tio ja ne estas balo
Zuriko, la 5an de septembro 1999