Soneto pri teatra flugo
Rigiblick-Teatro aranĝas 
dimanĉe poezilegado 
kun poetoj de aviado 
diverslingvantoj spertojn ŝanĝas 

sidiĝis mi tute silente  
apude sidis poetino 
certe kun peka origino 
ĉar busto aspektis evente 

miaj oreloj ekŝvitiĝis 
ankaŭ mi perdis mian voĉon 
ŝiaj versoj peke negliĝis 

mi trarompis malkuraĝecon 
kaj volis fari ŝin riproĉon 
sed mi eksentis kimerecon 
Zuriko, la 6an de septembro 1999