Soneto kun nova tertremo
antaŭnelonge ni revenis 
de Greklando kie ni remis 
kaj nun denove tero tremis 
l' evento nin ege ĉagrenis 

en vilaĝoj Glossa kaj Klima 
kaj sur Placo de Atanazo 
en Skopelos estis okazo 
vidi sorton de moro tima 

ĉijare vintro ankaŭ venos 
kaj homojn loĝantajn sur stratoj 
certe per malvarmumo ĝenos 

"supra forto" frazo feroca 
ĉar supraĵo de apostatoj 
ne estas helpema sed noca
Zuriko, la 7an de septembro 1999