Soneto pri unu legendo
oni konas tiun legendon 
pri Leĥo kaj Ĉeĥo kaj Ruso 
norde loĝis antaŭe Pruso 
kiu organizis defendon 

de kiu venis tiuj slavoj?
restas nur la sola ebleco 
de okcidento - tiu deco 
venis de liberaj enklavoj 

latina lingvo tiam regis 
ĉu slavoj parolis latine? 
ili latinon poste flegis 

ĉu vi parolas esperante? 
ankoraŭ ne - ĝis nun nur ĉine 
tio aspektas imponante
Zuriko, la 16an de januaro 2000