Soneto pri noktpapilioj
devenas ili de malhelo 
pro tio ofte nin timigas 
kaj eĉ pri morto memorigas 
lumo estas ilia celo 

simile sekreta polico 
venas sen nia invitilo 
tre ofte dum nokta trankvilo 
nin preni al prizonofico 

mi volas pri tio atesti 
ke estas forta travivaĵo 
insektoj nin povas molesti 

nun noktpapilioj en fajro 
sibletas kiel inferaĵo 
jen ilia puna salajro
Zuriko, la 21an de januaro 2000