Soneto pri ĥoĥoldividoj
profesoro diris senĝene 
ke ĝis nun neniu lin ĝenis 
do li legale entreprenis 
difekton pritraktis obscene 

socio senĉese kverelas 
homoj subhomoj kaj fantomoj 
divido gvidas al sindromoj 
de malsano kiu anhelas 

membro de laboristpartio 
estis solida kaj modesta 
kaj nun trafis lin averio 

fripono malpartiigita 
nun estas heroo molesta 
de la sistemo riĉigita
Zuriko, la 30an de januaro 2000