Soneto kun sonetefekto
ne multe ankaŭ ne malmulte 
dek kvar medaloj olimpikaj 
oni diru sonetefikaj 
pro dek kvar linioj rezulte 

kaj inter aliaj nacioj 
estas ankaŭ l' dekkvara loko 
por popolo kaŭzo por moko  
ankaŭ kun bonaj emocioj 

malfarta estas  loko l' kvara
tiel proksima al medalo 
ligita kun kazo amara 

tiun lokon prenis velistoj 
por ili estas granda falo 
ili estis protagonistoj 



Bastiono de Silento, la 1an de oktobro 2000