Soneto pri nulo komo ok
unu iama prezidento 
volis esti denove fama 
entrepreno okazis drama 
nur kun nul komo ok procento 

homoj de iama etoso 
pri kiuj oni ofte diras 
nun kun kontraŭantoj deliras  
kaj estas parto de kaoso 

tiu kverelo familia 
povas gvidi al katastrofo 
pri ĝi ne sonĝis filozofo 

sed falo ideologia 
troviĝas en biblia strofo 
tion konfirmas teozofo 
Bastiono de Silento, la 10an de oktobro 2000