Soneto al malferma vorto
unue estas komunio 
kun festeto por familio 
kaj poste tiu idilio 
ŝanĝiĝas preskaŭ al nenio 

homo volas esti libera 
de ĉiu ideologio 
ankaŭ de propra religio 
per tio fariĝas kolera 

"ciao Venezia" apud kanalo 
"o sole mio" kaj "milonga" 
ĉiutageco en banalo 

ne estas libero de ĉio 
ĉar nia vivo estas longa 
malferma vorto - nostalgio
Venecio, la 18an de oktobro 2000