Soneto principe maltroa
juna homo sin mem kondamnas 
por esti iu aŭ neniu 
tromemestimon konas ĉiu 
sed multaj nur aliajn damnas 

kiu konatojn ne estimas 
tiu estas sovaĝa besto 
kaj kiu invitas al festo 
tiu je aliaj ne timas 

en konkludo estas konsilo 
ke oni devas pesi bone 
troigo ne estas ŝlosilo 

okazas ke tiu principo 
tute ne aspektas impone 
tiam "pendas malsupra lipo"
Zuriko, la 2an de oktobro 2000