Soneto pri la finisaĵo
Norbert Jan Paprotny - pentristo 
finis sian ekspozicion 
bilde elvokis emocion 
ankaŭ kiel "kabanosisto" 

kabanoso - pola kolbaso 
maldika longa kaj aroma 
manĝado estis multsindroma 
sed bildaĉeto en nulplaso 

Pola Muzeo Rapperswil'o 
povas fari eksperimenton 
sed iom en alia stilo 

por ke artisto estu ĝoja 
oni devas krei kontenton 
per aranĝo malparanoja 
Rapperswil, la 22an de oktobro 2000