Soneto pri armilmuzeo
en unu nova konstruaĵo 
meze de ĉefurba pinaro 
troviĝas malnov-armilaro 
kaj tio estas unikaĵo 

tie pasis libertempado 
de unu pola oficiro 
kaj poste pro hereda miro 
ekestis granda kolektado 

en la doma armilmuzeo 
pendas ankaŭ familiaĵoj 
sed precipe nur de armeo 

eĥo de artilerisalvoj 
rememoras pri militaĵoj 
de avo kuŝanta sub malvoj



Varsovio, la 24an de oktobro 2000