Soneto tra vitrorealo
ankoraŭ pri librofoiro 
kiu okazas politika 
ĉar nur por germanoj fortika 
laŭ ilia ŝtata deziro 

la venko super komunismo 
estas nur germana profito 
kun nur por germanoj merito 
ĉe la franca konjunkturismo 

lekantoj de aliaj landoj 
per mono de impostpagantoj 
faras laŭdojn per laŭtaj skandoj 

skribas unu ĵurnalistino 
kun moko pri tiuj vagantoj 
je la kostoj de vazelino 
Zuriko, la 3an de oktobro 2000