Soneto pri lernejlegado
mateno en unu lernejo 
pri militaj aviadiloj 
neniu scias pri armiloj 
nek pri venonta laborejo 

tamen nun gejunuloj ridas 
dum maljunuloj malpurigas 
aliajn kaj venĝojn instigas 
ĉu aŭdantoj aŭtoron fidas? 

mi neniam estis piloto 
ĉar mi ja perdiĝis surmare 
pro tute alia komploto 

l' kolego en apuda loko 
babilis pri maro amare 
sed kunveno pasis sen moko 
Varsovio, la 30an de oktobro 2000