mi jam skribis ke miaj libroj havas erarojn nevideblajn ĉar fari kompostaĵojn feblajn apartenas al presovibroj anstataŭ "fato" estas "rato" por leganto tio ne gravas se li je poezio ravas eĉ povas esti "nigra kato" aŭtoro estas malkontenta ĉar kompostisto ebriiĝis pro tio ofte erariĝis l' problemo estas ankaŭ senta ĉar tre ofte frazoj eraraj okazas pro eraroj raraj