Soneto pri la sama skolo
se ĉiuj estis komunistoj 
do nur ili ŝanĝis sistemon 
kaj nun uzas la sama skemon 
por fariĝi kapitalistoj 

forgeso faras amnezion 
oni forĵetis uzeblecon 
ankaŭ ĉeokaze noblecon 
kaj prenis riĉeciluzion 

oni diras DEMOKRATIO 
je misfamigoj de aliaj 
korupto kaj burokratio 

"post" anstataŭ "eks" laŭ la skolo 
kaj heredaĵoj familiaj 
sed tio ne estas petolo  

Bastiono de Silento, la 7an de oktobro 2000