Soneto kun senvaloraĵoj
venis prezidanto de si mem 
kaj l' tutan loĝejon plenigis 
kaj ĉeokaze li certigis 
pri iu senvaloraĵa tem' 

mi legis tute sekajn paĝojn 
en kiuj troviĝis ruzeco 
tamen neniu valoreco 
tio povus porti damaĝojn 

se mi estus tiu bankisto 
al kiu oni skribis peton 
mi ŝanĝiĝus tuj al Mefisto 

kafo kun kuko aŭ sen kuko 
ĉeokaze kapti sekreton 
ruza por naivuloj truko 
Zuriko, la 21an de novembro 2000