Soneto pri cikonibildoj
iu de Vieno alvokis 
volis krizoprazojn aĉeti 
mi devis vernisaĵe treti 
galerion tial mi mokis 

sur la bildoj ploraj salikoj 
kun blankaj kaj nigraj linioj 
apud flugantaj cikonioj 
super ventigitaj tritikoj 

tiuj pentraĵoj per silento 
antaŭ altaro de naturo 
atestas pri paca momento 

oni aŭdas pri franciskismo 
ekologia uverturo 
perdiĝas en tumulta sismo 
Zuriko, la 25an de novembro 2000