Soneto sen enketplenumo
inter poŝtaĵoj la enketoj 
al iu verkistleksikono 
ankaŭ al indekso en fono 
de Helena kosmaj sekretoj 

de "mi" aŭ de "li" sendepende 
memoro pri biografio 
ne estas mia forta scio 
sukcesojn mi traktas ofende 

neniu pri zorgoj demandas 
pri malespero kaj malvenko  
ĉiuj nur heroecon skandas 

fakturo pri versimileco 
disvolviĝas de infanbenko 
ĝis plena posta frenezeco 
Zuriko, la 27an de novembro 2000