Soneto pri kazo funebra
en Bastiono de Silento 
mi skribis sonetojn sed pensoj 
turniĝis kiel en incensoj 
tombigaj en tiu momento 

li helpis al l' apotekisto 
kiu estis lia bofilo 
ni renkontiĝis en trankvilo 
en la kafejo ĉe l' bakisto 

unu filo estas monako 
la dua estas instruisto 
kaj filino restas sen fako 

li estis troige fiera 
internacia komercisto 
kaj nun... li restas ĉielsfera
Bastiono de Silento, la 10an de decembro 2000