Soneto je kontinuado
oni scias ke parolarto 
formiĝas tie aŭ alie 
tamen ne ĉiam idilie 
sed lango scias pri kapfarto 

aŭtorinoj de la vortaro 
pri verkistoj konas la temon 
tamen ne forigas dilemon 
se temas pri kontinuaro 

oni skribis "li kontnuis 
lernadon elementan" kiun 
oni povis certe komenci 

mi ne kontinuis - mi ĝuis 
pro ŝercoj ĉar mi konas tiun 
kiu preferis dekadenci 
Bastiono de Silento, la 16an de decembro 2000