Soneto kun tortkandeletoj
en Bastiono de Silento 
tuj post meznokto kandeletoj 
brulis kaj mildaj sonoretoj 
flustradis portitaj per vento 

Barbara flamojn forblovigis 
kaj venis tempo por ĉampano 
laŭ kutimo "je ŝia sano" 
ĝis aŭroro nin endormigis 

en tiu ciklo de sonetoj 
aperas multaj naskiĝtagoj 
tio eĉ gvidas al obĵetoj 

sed vidu vivo portas devojn 
kaj sendepende de imagoj 
"do, ut des" donojn kaj ricevojn 
Bastiono de Silento, la 17an de decembro 2000