Soneto pri Klaŭs-travestiĝo
travestita al Nikolano 
svisan sanktan Klaŭson mi ludis 
al mi tion Barbara trudis 
kaj mi ŝerce svingis per mano 

infanoj de diversaj landoj 
kantis kanzoneton pri avo 
pri muso en sofo kaj ravo 
kiam kato venis al vandoj 

poste avo muso kaj kato 
vivis konkorde en dometo 
kaj ekestis neniu fato 

pluraj kanzonoj sonis same 
en unu brava kaboldeto 
ŝercis longan tempon deklame 
Zuriko, la 6an de decembro 2000