Soneto evitanta premon
unu ĥoĥolo min evitas 
iam ni ofte renkontiĝis 
kaj nun ni ambaŭ trankviliĝis 
pri la kialoj mi hezitas 

tute hazarde mi tralegis 
ke li estis "aparatĉiko" 
de iama sistem' amiko 
kaj iu lin al mi delegis 

li skribis mensogajn raportojn 
por montri sin serve funkcia 
povantoj legis tiujn vortojn 

la sekretpolica sistemo 
estis por multaj atrakcia 
ĉar ili foriris de premo
Zuriko, la 17an de februaro 2000