kiom da datoj en miljaro kun ĉiuj la samaj ciferoj proponos al ni manieroj kun tempofluaj kontraŭstaroj? nun kaj venonte pajlopupoj dancados laŭ la sama stilo en epopea vodevilo laŭ diversaj sociaj ŝtupoj ĉiuj certe estos fieraj kaj patriotisme benitaj sed en la plimulto suferaj sendepende de konsilado tiuj kiuj estos punitaj konsideros pri ribelado