Soneto por la dudek dua
du oble sep ekestas dek kvar 
tiom da kiom en soneto 
okazos tio... en pamfleto 
ni obliĝas - mezuriĝas mar' 

duo estas grava evento 
partoj okazas kontraŭstaraj 
ekzemple dolĉaj kaj amaraj 
tragedio kaj ĝoja sento 

tiuj kontraŭpartoj strangiĝas 
kiel duoblvizaĝaj homoj 
pozitive kaj negative 

pro tio ni agu aktive 
realece ne kun fantomoj 
novaj dilogioj naskiĝas
Zuriko, la 22an de februaro 2000