Soneto pri inversaj ŝanĝoj
liberaluloj ne kun ni nun
do ni ne voĉdonos por ili 
anstataŭ proteste babili 
ni liberaliĝos por fortun' 

simile estas kun verduloj 
monopolideologio 
perdiĝis per ekologio 
do ili ja estas perduloj 

diferencoj jam nevideblaj 
teorio ĉiam verbala 
praktiko ĉiam liberala 

kontraŭstaroj estas haveblaj 
je arte faritaj valoroj 
ekziste inversas furoroj
Zuriko, la 25an de februaro 2000