Soneto pri manko de kaŭzo
ne enverŝu la novan vinon 
al malnovaj ledsakvinujoj 
laŭ evangeliaj fablujoj 
kaŭzomanko kreas rutinon 

ĥoĥoloj dancas polonezon 
kaj drinkas vodkon gustoplenan 
plenumante rolon dileman 
kaj ĉeokaze memfrenezon 

Dekalogo de l' monto Sinaj' 
atestas ke Moseo pravis 
per leĝoj civilizaciaj  

kompreneble ĉiuj konkretoj 
eĉ se kelkaj ilin kartavis 
devenas de la interpretoj
Zuriko, la 27an de februaro 2000